Joachim-Ernst Berendt

Joachim-Ernst Berendt (naskiĝis la 20-an de julio 1922 en Berlino; mortis la 4-an de februaro 2000 en Hamburgo) estis germana muzikĵurnalisto kaj-produktisto en la muzikĝenro ĵazo. Li estis pli ol kvardek jarojn redaktisto ĉe la tiama Südwestfunk en Baden-Baden kaj per tio la plej longe dungita ĵazredaktisto de la mondo.[1] Per (dumtempe) ĉiusemajna televidelsendo kun ĵazkoncertoj kaj tiam ĉiutage dissendita radioprogramo pri ĵazo li faris altvalorajn pionirlaborojn por la antaŭenigo kaj disvastigo de ĵazo en postmilita Germanujo.

  1. Ĵazredaktisto kun la supozeble dua plej longa profesidaŭro estis radiomastrumanto Willis Conover ĉe Voice of America ekde 1955 ĝis 1996.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy